Krom se vi loĝadis en kaverno, vi nepre aŭdis pri la novega ilo de Apple: iPad. Kvankam tio estas unu el la plej troigita produktaĵoj—homoj antaŭumis ĝin dum jardekoj, eble pli ol la iPhone—iuj dubas la sukceson de iPad. Iu pensas, ke ĝi estos malsukcesego. Nur pro ke ili ne ĝin aĉetos.
Miaopine, la sola desapontiganto de la iPad estas, ke ĝi ne aĉeteblas antaŭ du aŭ tri monatoj. Mi pensas, ke tio malpliigos vendajn nombrojn—krom se Apple plibonigas ĝin antaŭ ĝia lanĉo (ekzemple, per havebligi iPhone OS 4.0).
Kial mi pensas, ke iPad sukcesegos? Jen du kialoj:
- Iuj ne volas tutan tekkomputilon.
- Iuj ne volas tutan tekkomputilon.
Mi seriozas. Tiuj estas du malsamaj kialoj, ĉar ili priskribas malsamajn partojn de la homaro.
La unua parto enhavas tiujn, kiuj ne bezonas ion krom retpoŝto, la interreto, muziko, bildoj, videoj kaj malmulta texttraktado. Ili volas nur pli-malpli malmultekosta ilo, kiu ne havas la nenecesaĵojn de tuta tekkomputilo. La ilo simplu kaj estu facile uzata. Ĝi bonege faru tion, kion oni volas, ke ĝi faru.
Tekkomputiletoj ne estas bona solvo. Tekkomputileto estas nur tekkomputilaĉo. Ĝi faras nur tion, kion faras norma tekkomputilo—malbone. Kontraŭe, iPad estas tute redesignita. Kvankam ĝi estas pli malmultekosta ol bona tekkomputilo, ĝi ne sole faras tion, kion oni volas, ke ĝi faras—ĝi faras ĝin pli bone ol iu alia ilo ajn. Kiel mi scias, iPad estas nekomparable bona por retumado, persona videospektado, bildmontrado kaj eble eĉ retpoŝto.
Jen tri kialoj, ke iPad estas pli bona ol tekkomputilo por tio, kion ĝi faras:
- Se oni pagos 130 USD pli, iPad havas 3G-kapablon. Tio signifas, ke oni povas havi senlima interretaliro ie ajn por 30 USD monate—aŭ malpli por limigita aliro—sen kontraktoj. Tio estas perfekte por tiuj, kiuj volas retpoŝtumi, kiam ili estas fore dum ferio. Tio oni ne povas fari kun tekkomputilo.
- iPhone-aplikaĵetoj donas al iPad bonumojn, kiujn oni ne povas havi kun tekkomputilo—por netrogranda kosto.
- Legi librojn per iPad estas multe pli bone ol legi ilin per tekkomputilo. (Tio ankaŭ signifas, ke iPad forprenos grandan parton—eĉ la plejparton—de Kindle-aĉetontoj: por nur 10 USD pli ol la Kindle DX, oni povas havi ilon, kiu faras multe pli.)
La alia homarparto estas tiuj, kiuj jam havas iMac aŭ iu alia surtabla komputilo. Ili ja volas fari ion pli ol legi retpoŝtmesaĝojn kaj elektronajn librojn kaj spekti filmojn kaj rigardi bildojn; sed ili jam fari tiujn per la komputilo. Ili ne bezonas tekkomputilon, kiu nur reestas iMac; ili volas ilon, kiu faras ion ajn kaj faras tion bone—por malpli da mono.
Iujn desapontiĝas iPad, ĉar ĝi ne estas tio, kion ili volis, ke ĝi estu. iPad ne (ankoraŭ) havas fotilon kaj mirindajn bild- kaj video-kreantajn aplikaĵojn—sed tio ne signifas, ke granda nombro da homoj pensos, ke ĝi estas la plej bona ilo por tio, kion tiuj volas fari. iPad estas ilo por spektantoj kaj legantoj, ne kreantoj; oni ne intencas, ke ĝi estu por kreantoj. Jes, iPad estas ludilo. Sed ĝi ne estas pli luduma ol iPod. Ĝi ne estas senutila nur pro tio, ke oni ne kalkultabelumos per ĝi.
Ĉiuokaze, mi volas iri al la Apple-vendejo marte por nur enhavi ĝin en la manoj. Mi ne aĉetos ĝin, ĉar nune mi ne havas uzon por ĝi (mi ne havas eĉ propran komputilon nuntempe!) sed mi pensas, ke ĝi estas bonega ilo, kaj ke grandega nombro da homoj ĝin ŝategos.