Feliĉan novjaron!

1 Januaro 2010

Unu el la vortoj, kiujn mi plej ŝatas, estas la vorto “arbitrara”. Mi ŝatas la vorton, ne pro ĝia historio aŭ elparolo aŭ io simila al tio; mi ŝatas la vorton, ĉar ĝi estas nekredeble utila.

Nu, festi la novan jaron je la 1‑a de januaro estas tute arbitrare; sed pro ke multege da homoj tion faras, mi supozas, ke mi ankaŭ diru “Feliĉan novjaron!” je tiu dato.

La praaj hebreoj komencigis sian jaron je la unua tago de la monato Tiŝri, kiu okazas je la ekvinokso aŭtuna. (Ĉi tiun tagon oni ankoraŭ festas kiel Roŝ Haŝana.) Ankaŭ laŭ ilia kalendaro la tago komencis je la sunsubiro (anstataŭ la meznokto).

La romanoj ŝajne igis la 1‑a de januaro la komenco de ilia jaro, ĉar la senato ne kunvenis en la vintro; elektoj okazadis vintre, kaj estus oportune, ke la tuta periodo de la politikistoj estu en unu kalendara jaro.

Tamen dum longa tempo en multaj landoj la 1‑a de aprilo daŭre estadis la unua tago de la jaro: ekzemple, Samuel Pepys (angla taglibristo) skribis la januarajn, februarajn kaj martajn datojn per la sama jarnumero, kiun li uzis la lastan decembron. Kvankam Ŝercotago eble havas devenojn en praaj festoj—ekzemple la festo Hilaria en Romo, kiu okaziĝis je la dudek-kvina de marto—ankaŭ eblas, ke la moderna ferio estas pro tio, ke kamparanoj daŭre festadis la novjaron je la 1‑a de aprilo. (Unu libro de la dek-oka jarcento asertas, ke la deveno de la tago estas “la malsukcesa misio de la korvo [t. e. la korako], kiun Noa sendis el la diluve ĉirkaŭata arkeo por serĉi teron”.

Ŝajnas, ke la tago komencas meznokte, por ke la dato ŝanĝiĝu dum la dormo de plej multaj homoj (aŭ almenaŭ dum ke ili ne laboras).

Mia-opine, komenci la jaron je la ekvinokso printempa, kaj la tagon je la sunleviĝo, estus la plej logika metodo; sed ŝajnas, ke la meznokto de la 1‑a de januaro estos la kutima tempo por festi la novan jaron dum pluraj jaroj.

Fakte la novjaro komencas je 00:00 UTC, sed la plejparto da homoj ignoras tion. Homoj festas la novan jaron je diversaj tempoj—iuj apartaj eĉ je dudek kvar horoj. Vi pensu—se vi loĝas en Franco kaj vi konas amikojn en la okcidento de Kanado, ili nombros la sekundojn ĝis la nova jaro je naŭ horoj post vi. Tial se vi loĝas en Ameriko, tiu ĉi blogero eble ŝajnus tro frua. Sed ĝi afiŝiĝas ĝuste je 00:00 UTC 1 Januaro 2010.

Aldonu respondon