12 Julio 2010
Ĝi ne montras Flash-filmojn Ĝi ne pezas malpli ol 0,2 kilogramoj Ĝi ne produktas por si plengrandecan klavaron, kiam oni bezonas ĝin Ĝi ne havas 7.1 ĉirkaŭan sonon Ĝi ne havas USB-pordon Ĝi krome ne havas pordon por rubmanĝaĵa tranĉilo Ĝi ne havas kameraon Ĝi ne havas fingropremaĵ-legantan teknologion (kvankam la fingropremaĵoj klare videblas, kiam [...]
Afiŝita en Humoraĵoj, Teknologiaĵoj | Neniu komento »
26 Februaro 2010
Ĉu vi vizitas mian blogon ĉiusemajne—aŭ eĉ ĉiutage (aŭ pli ofte)—nur por eltrovi, se ia novaĵo legeblas? Se jes, vi malŝparas la tempon!
Se vi legas ion alian de la reto krom mia blogo, vi eble ekrigardu Google Reader. Ĉu vi iam rimarkis, ke iu ajn blogo estas nur aro de memstara blogeroj, kiuj estas markita per la dato kaj aranĝita en kategoriojn? Google Reader povas legigi tiujn memstarajn blogerojn, ĵus post ke ili alvenas. Nenio forpasos vin, kaj vi ne malŝparos la tempon per vizitadi ĉiujn viajn retejojn nur por ekscii, ke la plejparto ne ĝisdatiĝis. […]
Afiŝita en Teknologiaĵoj | Neniu komento »
30 Januaro 2010
Krom se vi loĝadis en kaverno, vi nepre aŭdis pri la novega ilo de Apple: iPad. Kvankam tio estas unu el la plej troigita produktaĵoj—homoj antaŭumis ĝin dum jardekoj, eble pli ol la iPhone—iuj dubas la sukceson de iPad. Iu pensas, ke ĝi estos malsukcesego. Nur pro ke ili ne ĝin aĉetos. […]
Afiŝita en Teknologiaĵoj | Neniu komento »
31 Marto 2009
Mi ĉesis skribi ĉe mia retejo dum kelka tempo, ĉar mi ne havis la tempon por skribi longajn artikolojn. Tial mi kreis tiun ĉi blogon, kiu lasas min kategorigi miajn nun pli multnombrajn kaj hazardajn skribaĵojn. Kelkfoje mi eble nur montri videon, aŭ ligi al alia paĝo en la interreto kun nur eta noto. Mi ĝojus, [...]
Afiŝita en Personaĵoj, Teknologiaĵoj | 1 komento »