Pri la jena

20 Novembro 2009

“Tiuj, kiuj ŝatas tian, notos, ke tio estas, kian ili ŝatas.”
—Abraham Lincoln

Tio estas la blogo de Miĥa-Johano (Esperantigita nomo de Micah John Walter), dek-ses-jara hejmlernanta studento en Pensilvanio. Vi baldaŭ rimarkos, kiaj miaj interesoj estas, se vi sekvos ĉi tiun blogon; mi kategoriigas la blogerojn, sed ĉiuj estas ĉe la sama loko. Bonvolu aboni kaj lasi viajn komentojn!

Mia denaska lingvo estas la angla, kaj tial mi havas pli da blogeroj en tiu lingvo ol en Esperanto. Tial, se vi povas legi eĉ iomete da la angla, vi povas viziti la anglan version, kiu ofte havas ligilojn al anglaj retejoj. (La Esperanto versio mem neniam ligas al alilingvaj paĝoj.)